Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi ne estas ludema.—(Janjo venas.) Sed jen ŝi venas. Ĝoju, ĉar vi ne restis pli longe!—Ĉu vi ricevis siropon?

JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.

MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.

JANJO. Mi ne ricevis.

MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.

JANJO. Kion mi povis fari?

MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu ŝin pri la dek ovoj, kiujn ŝi ŝuldas al mi kaj diru al ŝi, ke, se ŝi ne redonas ilin, mi elŝiros la okulojn el ŝia kapo, kiel faris antaŭe la diablo kun sorĉistino de Kittilä. (Janjo iras dekstren. Karlo de Lenjo venas.)

KARLO. Ĉu Ivaro ne jam revenis el la urbo?

MARTO. Ne.

KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi estos sen municio.

MARTO. Estas eble.

KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kaŭzis al mi via filo.

MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.)

ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Ĉu la urbovojaĝanto jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian monon!

MARTO. Tion ankaŭ mi kredas.

ANJO. La mizerulo, ĉu en la urbo aŭ en Mezvoja drinkejo li pasigas la tempon diboĉante?

MARTO. Iru lin serĉi, se vi tion volas scii.

ANJO. Estus plie tasko de lia patrino.

MARTO. Silentu, virinaĉo! alie mi vin elĵetos per