Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

TOBIO. Ĉu estas sonĝo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin kondukas de piedo?

ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la aferon, Ivaro!

IVARO. Aŭdu, aŭdu la ĝojsciigon! Sovaĝe mi min kondutis, pli ol antikve la perdita filo. Ho, ve! Ĉion mi malŝparegis; ŝarĝon, monon kaj la vendaĵojn mi perdis, sed jen tiu, kiu ĉiujn truojn replenigos, jen sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?

IVARO. Li estas la ŝtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni riĉiĝos, patro!

TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas. Fulmotondru kaj fajru, la tago de feliĉo venis kaj de ĝojo miaj okuloj nigriĝas. Ho, hundbojo! ŝtelisto, mi preskaŭ emas vin kisi!—Sepcent, kaj kvincent plue!

IVARO. Ni aĉetos bienon!

TOBIO. Bonegan bienon!—Marto mia, mia aminda Marto, la feliĉo nin favoras.

IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!

TOBIO. Ĉiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun feliĉtagon!

IVARO. Ankaŭ mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis lin, doninte lian fianĉinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri sia longa restado survoje. Miĉjo ankaŭ estis trompa. Findrinkinte la monon de Esko, li