Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forĝisto Krisĉjo, bonega kaj brava viro, kiu amas vian filinon; donu ŝin al li, li meritas bonan edzinon.

NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?

JANJO. Malkaŝe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro, mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.—Tiun viron mi jam de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej kara deziro estus edziniĝi kun li, sed obstine oni malebligis nian edziĝon. Ho, patro mia! mi multe suferis.

NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.

JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Ĉio ja nun fariĝis bona.

ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severaĵojn spertis; sed la proverbo diras: »la haringeto ne difektiĝas en la salo».

NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke ŝi estas honesta knabino.—Prenu manon de via amiko; mi fianĉigas vin, mi ankaŭ. (Krisĉjo kaj Janjo manprenas unu la alian.)

MARTO (aparte). Ĉio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne eltenas plu.

NIKO. En la proksima dimanĉo oni anoncu la trian fojon.

KRISĈJO. Tiam ni ankaŭ festos nian edziĝon kaj akceptos la kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, ĉar Esko ne plu povas kun ni konkuri. Eĉ se li