Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuj fianĉiĝus, tri semajnoj devas pasi ĝis lia edziĝo, sed al ni sufiĉas nur kvin tagoj. La venko estas nia! Sed kion tio ĉi signifas komparate kun vi, knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!—Malgraŭ ĉio, la venko estas nia!

ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!—Verecon mi elparolas. Tiun orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia rajto al leĝa unuiĝo, sed ĉio ŝanĝiĝis.—Vi, kiuj asertas neekziston de direktanta providenco, venu tien ĉi, al korto de botisto Tobio, por vidi ekzemplon; ĝi estas vin blindigonta kiel la blueta fulmo.—Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la justeco. Jen nia konsolo!—Sed kian miregindaĵon oni alportas tien ĉi? (La kromgastoj portante Miĉjon, alvenas el dekstre.)

ESKO. Estas ja vi, Miĉjo? (Ili sidigas Miĉjon teren.)

1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandaĝata; li rompis sian piedon.

ESKO. So, Miĉjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.

TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu trankvile vian lokon.

ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l’ glavo de la venĝanĝelo. Ĉielo, mi dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo paradus ĉe ni ĝis la nuboj, uzurpus la tronon de l’ alteco, kaj mallumo de l’ pereo fariĝus nia eterna heredaĵo, sed ekvilibron, ho ĉielo! tenas tie ĉi via punanta spirito.—Jes, Miĉjo Vilkastus, jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli saĝe. (Rigardas lian piedon.) Malbona