Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rompo. Post sep semajnoj vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, ĝis la tombo sin sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La kromgastoj ekiras, forportante Miĉjon.)

ERIKO. Mi devas agi laŭdeve.—Esko, Karri vin leĝe persekutas por respondi pri viaj faraĉoj je la edziĝofesto de lia edukatino. La juĝa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en vilaĝo Hätylä.—Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.

TOBIO. Kion mi aŭdas?

MARTO (aparte). Ĉu tio ankoraŭ?

TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen ĉapelo kaj dua ŝuo! Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Ĉu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi tuŝu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.—Venu!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko proksimiĝas malrapide sian patron.)

TOBIO (tre ebria. Metas ambaŭ siajn manojn sur ŝultron de Esko). Jes, nun ni estas disiĝintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj okuloj! Iru!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko malproksimiĝas kelkajn paŝojn de sia patro.)