Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ŝi ne malbenis vin, nur benis kaj diris: »Se foje via patro revenos al vi, diru al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!» Tion ŝi diris ĵus antaŭ ol ŝiaj okuloj fermiĝis.

NIKO (deviŝante siajn larmojn). La buklohara anĝelo de l’ konkordo hodiaŭ regas. Svingante sian neĝblankan flagrubandon ŝi el la ventega maro mian ŝipon kondukas al la haveno de l’ kvieto, kaj ree min ĉirkaŭas regiono de mia infaneco kaj ĝiaj vidaĵoj, paŝtejoj, erikejoj, herbejoj falĉitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj draŝejoj; ĉion tion ĉi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon aŭdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio gaje mi volas ĝin pasigi kaj malamiko, enviante mian feliĉon tiam ne ekzistu.—Kun loĝantoj de tiu domo, kun vi ĉiuj konsentiĝi mi deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj ŝanĝiĝu en amikan brilon. Kamaradoj kaj kunvilaĝanoj, tion ni faru!

ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!

TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tuŝas mian koron!

NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj vestojn.

JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.

TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.