Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

puno.—De kio mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis. Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentaŭguloj! La vipon vi sentos tiel, ke nia dometo ŝanceliĝos.—Esko, per kio mi kompensos vian monpunon?

ERIKO. Malpaco ĉe edziĝofesto fariĝas tre multekosta.

ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjuĝanto, ĉar mi ankoraŭ ne estas plenaĝa, pro tio mi eble klarigos la aferon per bastonadeto en la antaŭĉambro de juĝa kunsidejo, se mi volas. Sed tio estus honto.—Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.

ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi ŝajnas. Mi faris mian devon.

ZEBEDEO. Hodiaŭ virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho, tago de justeco!

TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edziĝon de mia filo; ŝajnas, ke neniu festo fariĝas; mi tamen invitis vin.

ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l’ vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia feliĉo. Ĝoju, Janjo!

JANJO. Venis do la tago de feliĉo, kiun antaŭe kiel malproksiman lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj ĝi ne volis al mi proksimiĝi. Nun tio okazis, sed mi ankoraŭ sentas min fremda en ĝia varma brilo, mi sentas min timema kvazaŭ infaneto.—Samtempe mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino.