Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed ĉiuj ne ricevis spritecon.

TOBIO. Vi estas prava, filo mia!—Aŭdu, mi rakontos al vi okazintaĵon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li havis filon, kiu estis ekironta por edziĝi. Atentu, Esko, mia nomo ankaŭ estas Tobio kaj mi ankaŭ havas filon, kiu intencas edziĝi.

ESKO. Mirinda koincido! Ĉu estis ankaŭ ili ambaŭ botistoj?

TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.—Kiel mi jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, ĉar nun la filo ekiris por sin svati al la virino, kiu jam sep fianĉojn havis, sed ili ĉiuj estis mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino…

ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l’ karno, nek dezirego de l’ okuloj.

TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas elĵeti kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojaĝo.

ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignoŝuiston en la sama vilaĝo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi sciiĝis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur lignoŝuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi fariĝi majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima juĝeja kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed laŭŝajne ne tre danĝera.

TOBIO. Ĝuste kaj prave dirite. Ĉiam kaj en ĉio niaj karakteroj samiĝas. Via kuraĝo pli kaj pli grandiĝas!—Sed kie mi interrompis mian rakonton?—Nu, la malĉasteco