Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atakis tiujn sep kaj pro tio ili estis mortigitaj.—Aŭskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.

ESKO. Mi silentas kiel muro.

TOBIO. Kaj ĉar nun la filo de Tobio ekiris por edziĝi, anĝelo de Dio alvenis. Aŭskultu, Esko!

ESKO. Kiel muro.

TOBIO. Anĝelo el ĉielo alvenis kaj proponis fariĝi svatisto al juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili paŝis, paŝadis kune laŭlonge la ŝtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio laŭte ekkriis; ĉar granda fiŝo…

ESKO (al Marto). Panjo, ĉu vi ankaŭ metis haringetojn en la porvojaĝan sakon?

MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.) Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, ĉar mi scias, ke malpli ne sufiĉas. (Iras maldekstren.)

TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)

ESKO (sola). »Jen la mondo ŝanĝiĝas», diris paĉjo. Gardu min! Grava paŝo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne estas tempo de ludo nek de ŝerco. Strangaj sentoj en nuna momento moviĝas en mia korpo de kapo ĝis kalkano. Estas antaŭgusto de edziĝofesta ĝojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto edziĝas, tiam la mondo renversiĝos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: »Tuta mondo nun gajiĝu.» Mi devas plori. (Viŝas siajn okulojn.) Sed ĉu la ploro