Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ povus ŝanĝi la aferon? Tute ne; mi do kuraĝiĝu kaj kantu edziĝan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj ĉarma, tamen mi volus aldoni kelkajn rekantaĵojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen ĝi estas: (Kantas.)

Edziĝfesto ĉiujn okupas,
Malĝoja nur ŝajnas knabin’;
Adiaŭo el hejmo ŝin premas,
Ŝi tamen fianĉon atendas.
Sur kampo karulo jam venas,
Lin garboj belege ĉirkaŭas.

Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)

Tiluli’, tiluli’,
tilulilu liluli’!

Nun la dua strofo:

Treega bruad’ komenciĝas,
De ĝojo resonas la dom’.
Ne ploras plu la fianĉin’,
La estonto gajigas ŝin.
Kun kron’ de honor’ sur la kapo
Ŝi dancas kaj buŝo ridetas.
Tiluli’, tiluli’!
Tilulilu liluli’!