Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ALEKSIS KIVI.

Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz. de Holberg,