Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plue biblion kaj Kalevala[1]. Lia unua publikigita verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit» (La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas en la aero, sed staras solide sur krusto de l’ tero, kiel reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866 aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l’ nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea». Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta

  1. La finna nacia epopeo.