Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekstaza proza teatraĵo alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l’ publiko. Samtempe li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en nia lando.

La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank’ al tiu virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.

La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua, kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia hejmregiona malriĉulejo.

Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.

Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en