Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vereco sin bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo, kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa spegulo.