Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi transdonas ĝin al vi kaj vi povas ĝin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu koncernas al mi.

TOBIO. Mi transdonas ĝin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)

ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun paŝon propravole.

ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.

TOBIO. Ĉio estas preta, mankas nur via porvojaĝa sako, kiun vi tuj ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fianĉino certe vi ricevos ĉevalon.

MIĈJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.

TOBIO. Sendube, Miĉjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke la koltuko de l’ fianĉino flirtu kvazaŭ militflago, tio faros imponan kaj fieran aspekton.

MIĈJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la gefianĉojn.

TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidiĝinta apud la tablo kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko, kion vi faras?

ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.

TOBIO. Esko freneziĝis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)

ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!

TOBIO. Ha fuŝulo, kanajlo, aĉulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!

ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian buŝon; sed ĉar vi estas mia patro, tio estas nefarata.

ZEBEDEO. Ega malhumileco!