Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edziĝofesto?

ESKO. Ĝi havas plurajn celojn.

ZEBEDEO. Ĝia ĉefcelo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ESKO. Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ZEBEDEO. Sed ĝia ĉiela, ĝia solena celo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!

TOBIO. Esko!

ESKO (aparte kaj dubante rigardante Miĉjo’n). Aŭ li mensogetis al mi, aŭ li estas malsaĝulo. (Malproksimiĝas iomete de li.)

TOBIO. Demandu lin pri kreo de l’ mondo, pri Abrahamo kaj Isako.

ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?

ESKO. Ĝi estas, laŭ diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el argilpeceto kaj el nenio.

ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?

ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundiĝu!—Plue, tion neniu scias, eĉ kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj. Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!

TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano ŝi portas dupartigitan sakon, kies ambaŭ