Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

KARRI. Bonegan edzinon!—Venu tien ĉi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel plaĉas al vi esti edzino?

GRETO. Bone ĝis nun.

KARRI. Tre bone ankaŭ daŭre; ĉar nun la afero estas decidita kaj fiksiĝis kiel peĉo ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.—Memoru: tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, ĉar nun la amiko tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj eĉ la morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed ŝin memori estas mia kaŝita ĝojo, kaj alian mia okulo ne plu serĉas.—Sed nun estas ĝojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed ĝuste tiu festo fremdigas Greto’n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian foreston.

GRETO. Kun malgajo ankaŭ mi disiĝas kaj kun emocio lasas viajn etajn bonkondutajn infanojn.

KARRI. Kvazaŭ ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.

GRETO. Kvazaŭ mia propra hejmo tiu domo estis al mi.

KARRI. Kaj fidela kvazaŭ propra filino vi min servis. Mi klopodos vin rekompenci.—Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu larvmordetado, ne tre plaĉas al vi, plivole vi marĉojn fosus kaj ŝtipojn tordus.

JAKOBO. Estas vero, malmulte plaĉas al mi la laboro, al kiu oni min difinis en mia infaneco, vi ankaŭ scias, ke ĝi estas malmulte profitdona.

KARRI. Pro tio, forĵetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu pioĉon kaj hakilon! La tutan parton malantaŭ Kontinmäki mi donacas al vi. Tie konstruu al vi hejmon