Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj senimposte ĝin uzu dum via tuta vivo. La »Belulinon» el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran ĉevalidon el mia ĉevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos vin per ĉevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.

JAKOBO. Nobla promeso!

KARRI. En tago de via edziĝofesto mi tion promesas.

JAKOBO. Duoblan kaŭzon ni havas hodiaŭ por ĝoji.

GRETO. Mastro, ni ne povas vin sufiĉe danki.

KARRI. Mi nur repagas mian ŝuldon. Unu aferon mi tamen postulas de vi, Jakobo. Amu Greto’n; bonega junulino ŝi estas, kiel mi jam diris, eble ŝi ankaŭ estas iom petolema; tion mi observis, kiam ŝi kapturnigis la filon de l’ botisto kaj la viro eble ne komprenis la ŝercon. Mi tamen kredas, ke li fine ĝin perceptis. (Dume la dutenila bierujo ĉirkaŭiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo! Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!

TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne ŝparas sian arĉon. Sed mi devas atentigi la gefianĉojn, la mastron kaj la gastojn pri io. Aŭskultu al mi ĉiuj! Jen estas: Mia patro—li loĝas en dometo en la alia fino de l’ vilaĝo, tie loĝas ankaŭ mi—mia patro nome malamas ĉiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi violonon je kia ajn okazo. Li eĉ ne scias, ke mi violonon posedas; mi ĝin kaŝas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al la ĉefafero. Se li nun sciiĝus, ke mi ludis je tiu festo, diablo min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la knabo kaj min tanus sufiĉe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado vidus, certe min kredus esti de cigano aĉetita ĉevalo. Tia maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin