Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne sciigi al li, ke mi estis ludanta ĉi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus: »Kiu estis ludisto?» Vi respondu, ke vi ne konis lin, aŭ ke estis Mateo Viluksela, aŭ Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontraŭdiri vin mem.—Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.

KARRI. Trankviliĝu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan polkon!

TIMOTEO. Mi ne ŝparos mian arĉon. (Ludas.)

UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por la vespermanĝo.

KARRI. Okazu laŭ ŝia deziro. Ni do vespermanĝu unue kaj poste dancu. (Timoteo ĉesas ludi.) Pretigu la manĝotablon. (Oni pretigas la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de edziĝofesto ne malsekiginte sian gorĝon; tia estas malnova kutimo. (Miĉjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj loĝejkamaradoj! Envenu, envenu bonvole!

ESKO. Ĝojiĝu, la festodomo!

KARRI. Estu bonvenantaj!

MIĈJO. Pardonu al ni!

ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi edziĝfestis.

KARRI. Neniu kaŭzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu bonvenantaj, bonvolu sidiĝi kaj partopreni en nia ĝojo!—Knabinoj, alportu bieron al la gastoj!—Ni festas edziĝon de Greto, mia edukatino, kaj de lignoŝuisto Jakobo.

ESKO. Ĝoju, la festodomo!—Ne kredu, mastro, ke