Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Anĝelo el la ĉielo ne faras pli bonajn botojn ol mi.—Miĉjo, vi scias mian kapablecon kaj faraĵojn, atestu kion vi scias.

MIĈJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia paroĥo; tamen mi ne garantias, ĉu vi povus elteni konkuron, se la ĉefbotisto mem inter la anĝeloj malsuprenpaŝus por vetbatali kun vi.

ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la nomo de niaj paroĥanoj?

MIĈJO. Jes, mi restas.

ESKO. Nu, mi ne volas plu daŭrigi. Mi nevolonte laŭdas min mem; la memlaŭdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni sin defendas je subpremo de l’ mondo.—Kia maliceco ĉe tiu viro. Kvazaŭ lapo li alkroĉiĝis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme atentigis la fianĉon pri la eble plia profito de ledobotista metio.

KARRI. Metion ĉu je ledo ĉu je ligno li lasas kaj komencas kvazaŭ talpo fosi la teron. Tion li hodiaŭ decidis.

ESKO. Tio estas alia afero.

KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel mastro estru en Kontinkorpi. La ĉirkaŭanta picearo faliĝu kaj la urso grumblante malproksimiĝu; sufiĉas loko al vi ambaŭ. Krakegante brulu via brulkampo kaj alten leviĝu densa fumo, sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la