Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

greno kaj tie, kie nun estas griza marĉo kaj la gruo konstruas sian neston, tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino ĉe flanko de l’ monteto melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la ŝtona plataĵo ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem akrigas vian falĉilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, ĝis fine via kapo malleviĝos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo kaj estimo falu sur vian tombaltaĵeton.—Mi trinkas por via feliĉo. (Trinkas.)

ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturniĝon pensante, ke sen trompo, tiu feliĉo estus la mia.—Sed mi silentas.

KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon kaj kuraĝe antaŭenrigardu en la estontecon.

JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantaŭen mi ne intencas rigardi, kaj fine pro ŝvito de mia frunto rekompencon mi esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilaĵojn, kiuj min povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro, fruktoportan grenon ŝanĝi al velkinta pajlo.

KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero ĉiam uzas belajn vortojn. Malsukceso nin ĉiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinŝelon en vian panon kaj displugu pliajn marĉojn kaj kampojn. Laboru, ŝparu kaj kondutu vin honeste, kaj ĉio finiĝos bone.

ESKO. Nekontraŭdireble kaj saĝe parolite, mi certigas.