Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se ni ĉiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj neniam aliĝas al lupo nek al ŝafo, certe iam proksime de nia tombo, sur muskherbetaro de ŝtonbarilo, la kukolo de l’ honoro kantos por ni.

TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj ĉie.

ESKO. Mi ne alparolis vin.

TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.

ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi malpermesas tion.

TIMOTEO. Ĉu vi povas fermi mian buŝon. Ĉu mi ne havas rajton paroli?

ESKO. Egalan rajton kiel mi.

TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli aĝaj personoj.

ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaŭ mi elpagas.

TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l’ ŝtato, kiun mi povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.

ESKO. Al tio mi povas respondi laŭ leĝo de Moseo: se vi mortigas unu el ĉi tiuj malgranduloj, muelŝtono estas pendigota ĉirkaŭ via kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.

KARRI. Vi plaĉas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.

ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek leĝon nek sakramentojn. Mi parolis pri muelŝtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la malsupra muelŝtono, li estas terure je pekoj senskrupuliĝinta homo.

TIMOTEO. Kanajlo!