Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

MIĈJO. Se vi estas saĝa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la domon.

ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Miĉjo! (Jakobo senjaka envenas tra la dekstra pordo.) Aha, lignoŝuisto! (Paŝas kolere antaŭ Jakobon.) »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.»

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.» Ĉu vi komprenas la aludon?

JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu bruligis sian haŭton.

ESKO. Li bruligis sian haŭton ĉe ventro kaj dorso.

JAKOBO. La ledobotisto.

ESKO. La lignoŝuisto. Ne fanfaronu! Ĉu vi scias, kiu tie ĉi estas la leĝa fianĉo?

JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.

ESKO. Ĉu vi scias pro kio mi estas tie ĉi?

JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.

ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne ĝoju antaŭ ol vi transiris la fluejon; antaŭ vi etendiĝas profunda vastaĵo kaj atentu por ke ĝi ne embarasu vin, antaŭ ol vi estas transe.

MIĈJO. Esko, aŭskultu al mi!

ESKO. Ne nun nek estonte mi aŭskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas viajn intrigojn.—Mi dubas, ĉu Timoteo piedbare faligis min; mi estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi tenas mian vojaĝmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes, Miĉjo, ĝi venos. Sed tie ĉi mi devas klarigi unue