Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alian aferon. (Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi troviĝas tie ĉi?

JAKOBO. Diveni estas nebezone, ĉar vi ja mem jam rakontis pri tio. Vi ja alvenis por sciiĝi ĉe la aŭguristo pri la ŝtelisto de l’ grafo, por gajni sepcent talerojn.

ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj ŝtelisto. Pro tio mi ne venis, la afero estis alia kaj pli grava.

JAKOBO. Vi do estas mensogisto.

ESKO. Ne fieriĝu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto. Fianĉinon, preskaŭ ligitan fianĉinon, vi rabis de mi, Greton vi rabis de mi.

JAKOBO. Ŝi mem atestu, ĉu mi ŝin rabis.

ESKO. Ŝi eble mensogas egale kiel vi.

JAKOBO. Se ŝi mensogas, certe tiu rabo plaĉis al ŝi.

ESKO. Bone, vi kontraŭdiras vin mem. Aŭdu, Miĉjo Vilkastus, ĉar mi alkroĉiĝos al ĉiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu afero.—Diru al mi kie loĝas la vilaĝa helpa juĝanto?

JAKOBO. Ni ne bezonas helpan juĝanton.

ESKO. Mi bezonas lin.—Diru bonvole, kie li loĝas! Ĉar sciu, proceso fariĝos. La fermanon de l’ registaro mi vokas pri helpo, kaj certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la juĝa sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi, dancomajstro!—Ĉu vi ne hontas forlogi honestan fianĉinon de alia, vi, bovido, lignoĉevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi mian mentonon, bovido!

JAKOBO. Ĉu mi bovido?

ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa