Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ESKO. Sufiĉe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de tiu vilaĝo?

KARRI. Ĝia nomo estas Hätylä.

ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hätylä!

KARRI. Se leĝon vi konas, vi ankaŭ scias, kia puno atendas tiun, kiu ĉe sia najbaro ian feston, kiel edziĝan, baptan aŭ funebran, klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj ĝuste pro tio mi respektas leĝon, kaj scias apelacii al ĝi, se iu al miaj rajtoj sin altrudas.—Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi malordon.—Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)

ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne aŭskultas al la minaca voĉo de leĝo dum nia galo ŝveliĝas kaj la mielroso de l’ venĝo en nia koro bolas. Tiel estas, ĝi estas la persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas ĝin regi kaj eĉ tion ne tre klopodas; ĉar mi ne estas kulpa pri la ekpeko de Adamo.—Venĝi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie ĉi ion senteblan, ĝustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian koron.—Kun la fianĉino mi volas ankoraŭ paroleti. (Proksimiĝas al la dekstra pordo.)

MIĈJO. Unu vorton. Esko!

ESKO. Ne eĉ unu vorton, Miĉjo! La skorpioj hodiaŭ regu.—Pripensu, kia tago, kia historio tiu ĉi!—Mi ja festas mian propran edziĝon, sed ne estas fianĉo; mia fianĉino estas bela, similas floron sur la herbejo, tamen ŝi ne estas mia fianĉino; ŝi apartenas al la lignoŝuisto. Ho, Miĉjo, tiu penso min brulas.—Mi volas paroli kun ŝi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Ĉu la fianĉino