Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas trovebla? Venu bonvole tien ĉi; mi havus ion por diri al vi. (Greto envenas.) Ĉu vi konas min?

GRETO. Vi ja estas Esko?

ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro, nemokinda, kvankam kelkaj emas ŝerci kun li, bedaŭrinde.

GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?

ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj, lacertoj kaj ranoj, per ĉiuspecaj bestoj, kiuj rampas aŭ plaŭdas sur la tero. Mian florantan kampon vi ŝanĝis al kardujo, mian tritikan supon al mizera kaĉo, kaj pro vi mi nun devas honti antaŭ la tuta mondo.—Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco vin punos! Ĝia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi ja fariĝos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu. Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraŭ, kiam vi estos sendenta kaj kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!

GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)

ESKO. Senhontulo! Ŝi, kiu laŭleĝe devus esti mia fianĉino, min insultegas. (Renversas la manĝotablon.)

MIĈJO. Esko! Ĉu vi freneziĝis? (Greto kaj unu el la virinoj venas el dekstre.)

LA VIRINO. Ho, Dio! Jen ĉio kuŝas; jen la pizosupo kaj la viandaĵoj.

GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.) Li estu punota!