Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed kun teruro mi rigardas mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!

ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed eksiĝis.

IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.

ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.

IVARO. Mi scias la aferon.

ZAKARIO. Diru, kion vi scias.

IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis malliberigi.

ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?

IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.

ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la bonvolo, pri kio lia regalo atestis.

IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?

ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan »Mation»[1] en la poŝon.

IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?

ZAKARIO. Ŝtelo.

IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?

ZAKARIO. Ŝtelisto.

IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?

  1. Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.