Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)

IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas? Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)

ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?

IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun tagiĝas por mi tempo de abstineco,