Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.

ERIKO. Ho, bonsaluton!

NIKO. Jen manon, la protektato de l’ kontinento!

ERIKO. Ne tiom premu mian manon!

NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l’ markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.

ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.

NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn. Promenante sur la stratoj de l’ urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la giganto de l’ maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed kion oni ne faras pro mono?

ERIKO. Kion vi faris pro mono?

NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.

ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.

NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas leviĝas