Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas. Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l’ turka imperiestro.

ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?

NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo; porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras, sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.

ERIKO. Ĉu nudaj?

NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando, vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion