Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ni faris, kaj de Anglujo ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson, ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo, sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni. Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al supro de l’ masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi, eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l’ nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.

ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.

NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en Abo.

ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.

NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.

ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas scii.

NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.

ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj