Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas mallonge jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min, petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason, laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.

NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno, ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto, certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.

ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.

NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.

ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.