Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

NIKO. Tute ne, Eriko!

ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!

NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj patrino.

ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?

NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia filino troviĝas?

ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias, sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.

NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l’ botisto, tiu, kiu el ili unue edziĝos, havos profiton?

ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon de l’ botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante