Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vian filinon edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.

NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon, jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.

ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn survoje pro aferoj.

NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ, kamarado!

ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!

NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ. (Ambaŭ iras al malsama direkto.)

Kurteno.



(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)

NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena