Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IVARO. La sagon en formo de vipo.

ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.

IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.

ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!

IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!

ZAKARIO. Neeble!

IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno, vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!

ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.

IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!

ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!

IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi. Nun ni ekiru, onklo!

ZAKARIO. Knabo!

IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja! eble mi ŝercas meze de l’ suĉkirliĝo de l’ morto, jes, eble mi ridas rekte al la barbo de l’ Hadesestro, ĉar