Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Arbara regiono. Maldekstre vojdisiĝo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj TOBIO venas laŭ la dekstra vojo.)

TOBIO. Tiu vojdisiĝo, bona kantoro, ŝajnas al mi rimarkinda figuraĵo. Jen la dekstra estas pli mallarĝa ol la maldekstra kaj de tie ni atendas Esko’n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro kaj la infero de l’ drinkejo. La sentaŭgulo ankoraŭ restas en la urbo, kien li ekveturis jam antaŭ unu semajno. Imagu al vi la malplezuron, kiun li kaŭzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la festregalaĵojn kaj ĝis la hieraŭa mateno Marto atendis lian revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al najbaro, havigante iom de tie, iom de ĉi tie, kaj aranĝita nun staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi, energiulino ŝi estas.

ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedaŭrinde, el sia brusto forigis ĉiujn feojn de moraleco.

TOBIO. Pri li mi tute ne ĉagreniĝas, ĉar mi scias kiel lia vivo fine ŝanĝiĝos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaŭ en sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj eĉ guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta estaĵo, jen kial mi ankoraŭ havas bonan esperon pri li. Tamen je sia