Paĝo:Kivi - La Botistoj, 1919, Hall.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

reveno lin atendas severa bastonado, ja—ah, ĝin li vere meritas, kaj veku ĝi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj parolu pri mia pliaĝa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni ĝojon kaj plezuron. Baldaŭ li alvenos kun sia bela edzino. Ĉe tiu vojdisiĝo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia plataĵdometo. Ni rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la manĝopsalmon por pliigi la solenecon ĉe la festo por mia filo.—Ni ekiru! (Ili iras. Miĉjo kaj Esko venas. La porvojaĝa sako de Esko estas malplena. Miĉjo sidiĝas sur ŝtono.)

MIĈJO. Mi estas laca kiel hundo.

ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj malagrablaĵoj de tiu edziĝvojaĝo iafoje ĉesigas la malsaton.

MIĈJO. Forgesu la pasintaĵojn kaj estu danka por ke vi prosperis eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el kio ne multe mankis, verŝajne vi nun ne paŝus tie ĉi.

ESKO. Mi ankoraŭ ne pentas miajn tieajn farojn, ĉar oni tie min trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la renversita manĝotablo ĉe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheliĝas, memorante la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.—Miĉjo! mia menso estas kvazaŭ de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Miĉjo, gajigu la homan koron.

MIĈJO. Ĉu vi deziras aŭskulti pri sinjoro Munkhaŭzo kaj liaj vojaĝoj?