Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Mi ankaŭ tiamaniere opinias”, diris la financministro. “Kiel do reĝo povas fari kalkulojn kaj ordonadi, kiom da nova mono estu presata, se li ne konas multiplikad-tabelon.”

“Plej malbone estos, karaj sinjoroj”, aũdigis sin la militministro, “ke tiel malgrandan reĝon neniu timos. Kiamaniere li obeigos al si militistojn kaj generalojn?”

“Mi pensas”, diris la ministro por eksteraj aferoj, “ke vere tiel malgrandan reĝon neniu timos. Ni ĉiam havos strikojn kaj ribelojn — mi pri nenio povas respondi, se vi Maĉjon faros reĝo.”

“Mi ne scias, kio fariĝos”, diris la kolerita justecministro, “mi nur unu fakton scias: la leĝo klare diras, ke post morto de reĝo lia filo fariĝas tronheredanto.”

“Sed Maĉjo estas tro malgranda”, kriis ĉiuj ministroj, “kaj certe fariĝus terura malpaco…” Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis, kaj eniris la salonon fremdlanda ambasadoro. Ŝajnos eble strange, ke li venis en kunsidon, kvankam la pordo estis ŝlosita — do mi devas klarigi, ke kiam oni iris por venigi la kuraciston, oni forgesis fermi la pordon. Poste kelkaj eĉ opiniis, ke tio estis perfido, ke la justecministro intence lasis malfermita la pordon, ĉar li sciis pri alveno de ambasadoro.

“Bonan vesperon”, la ambasadoro diris enirante, “mi venas en la nomo de mia reĝo, kaj mi postulas, ke Maĉjo Unua fariĝu reĝo, kaj se vi ne konsentos pri tio, estos milito.”

La ministro-prezidanto (plej maljuna ministro) tre ektimis, sed li ŝajnigis sin, kvazaŭ tio ne