Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

“Sed mi ja ne konas vin”, diris la malkontentulo, forŝovante sin kaj kaptante sian flankan ĵaketpoŝon.

Mi rimarkis tiun ĉi malfideman movon, kaj maldolĉo plenverŝis mian animon.

“Ah!” mi diris riproĉe, “vi konsideras min elpoŝa ŝtelisto — jen vi tiel rekompencas miajn sincerajn parolojn, venantajn el koro!”

“Ĉu ili estas sinceraj aŭ malsinceraj, estas al mi indiferente, sed mi ne interparolas kun fremduloj.”

Li leviĝis kaj foriris.

“Mizerulo!” mi ekpensis, kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Post momento iu maljuna sinjorino okupis lokon apud mi sur la benko. “Ŝi komprenos min” — mi pensis. “Sinjorino”, mi komencis, “vi havas grizajn harojn. Mi amas vin pro tiu kontrasto inter la blankeco de viaj haroj kaj la verdeco de l' printempo. Mi amas vin, sinjorino, pro tiuj malesperoj, kiujn vi travivis, pro la trankvilo esprimata de via vizaĝo.” La vizaĝo de la sinjorino esprimis vivecan maltrankvilon.

“Sinjorino, mi havas peton al vi: Kisu mian frunton kaj benu min. Ŝajnas al mi, ke via kiso faros min bona, kaj via beno montros al mi rektan vivovojon kaj ŝirmos min kontraŭ tentoj. Diru al mi: filo mia, estu pacienca kaj brava.”


La maljunulino per tremantaj lipoj ektuŝis mian frunton, kaj levante sian tremantan manon, diris tremantvoĉe: „Filo, estu pacienca kaj brava.”


“O, jes, mi ĝoje elkriis: mi estos pacienca kaj brava, patrino mia. Ĉu ne vere — vi permesas al mi, nomi vin patrino?”