Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

scias, kiu vi estas: modernulo, secesionisto, ĉu blanka ĉu ruĝa (politikaj partioj).”

“Ah! pri tio vi parolas”, mi respondis malĝojironie, “mi estas en ,Kareo‘.”

“Oh! mi timas homojn en ,Kareo‘.”

Li leviĝis kaj foriris.

Malĝojo ekregis mian koron.

“Do por ke iu al vi kore premu la manon, ne sufiĉas esti bonkora homo — oni devas nepre elpendi tabulon pri siaj konvinkoj kaj inklinoj — pri artistaj, sociaj, politikaj kaj pri aliaj. Kiel malproksimen ni forkuris, kaj eble ni ĵus kuradis al tiu ĉi epoko, kiam la suno karesas fratajn korojn.” Kaj larmoj aperis en miaj okuloj.

Tra la larmoj mi ekvidis knabeton kvinjaran, kiu min rigardis.

“Kiel vi nomiĝas, karulo?” mi demandis.

“Janek”, respondis la malgrandulo.

“Diru al mi, Janek”, mi komencis interparolon, “ĉu en via malgranda koro troviĝas ankaŭ skatoleto, en kiu homoj estas specigitaj laŭ koloroj aŭ konvinkoj?” “Mia paĉjo havas la saman bastonon kiel vi”, li respondis.

“Oh! infano”, mi diris, “tiel naiva respondo sufiĉas al mi — vi engrupigas homojn nur laŭ bonaj kaj malbonaj, kiujn vi diferencigas per profeta infana instinkto. Sed venos la vivo — ĝi instruos vin.”

“Panjo forigis la fraŭlinon, ĉar ŝi iris kaj ne revenis nokte…”, babilis la knabeto.

“Jes, mia infano, jes…”