Paĝo:Korczak - Bonhumoraj Rakontoj, 1927, Weinstein.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj tia kortuŝo ĉirkaŭis min, ke mi kisis la frunton de la malgrandulo.

En la sama momento alproksimiĝis sinjorino.

“Janek, tuj iru for! Kiel vi rajtas leki mian infanon?”

“Mi kisis lian frunton.”

“Tio estas kruda maldelikateco, kisi fremdan infanon — vi infektas kaj malfeliĉigas lin por la tuta vivo.”

Janek ricevis nukfrapon, kaj al mi aperis larmoj en la okuloj, kaj malgraŭ la maldolĉeco, pleniganta mian animon, mi rekonis la pravecon de la patrino. Ŝi ne konas min.

Sidiĝis apud mi knabino pudrita.

“Ĉu oni povas alparoli vin?”

“Oj! oj! kompreneble”, ŝi respondis kaj alproksimiĝis al mi. “Diru”, mi komencis malgaje, “diru, ĉu tiu freŝeco de la naturo vekiĝinta al nova vivo, ne memorigas al vi vian infanecon, kiam vi estis malgranda kaj ĉasta, kiam vi karese premis vian blankan frunton al la buŝo de via patrino? Kiam vi ne sciis, ke ekzistas malbonaj homoj en la mondo, ke tiom da malpuraĵoj kaj da maljustaĵoj malklara vivondo portas en larĝa rivero? Jen en via animo vekiĝas eĥo de la malproksimaj memoraĵoj kaj de forgesitaj doloroj.”

“Certe, ke tio vekiĝas”, ŝi malgaje respondis, “sed eble vi regalos min per vespermanĝo, he?”

“Neniam”, mi seniluziigite respondis, “ĉu vi volas, ke mi per malbonodoroj de restoracio forpelu la bluaĵon de miaj printempaj revoj? Neniam! Tamen mi estas preta, pardoni vin pro tiu brutala ekkrio,