Paĝo:Korolenko - Fantomoj, 1895, Gernet.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj malkonstanta vento movetis la velojn de la ŝipoj kun mallaŭta kaj malgaja konfuzo; kiam en la stratoj de Atenoj la renkontiĝantaj urbanoj demandadis unu la alian: ĉu li mortis? — kaj iliaj voĉoj sonis kun timema espero, ke tio ĉi estas malvero; kiam la unua spiro de la vekiĝinta konscienco jam ekmovis la korojn de la atena popolo, kvazaŭ la unua antaŭsigno de ventego, kaj eĉ, ŝajne, la vizaĝoj de la domaj dioj ekhontis kaj mallumiĝis: — en tiu ĉi vespero, ĉe subiro de la suno la obstinulo eltrinkis la kalikon de morto....

La vento plifortiĝis, enkovrante pli kaj pli la urbon per la kovro de maraj nebuloj, kaj komencadis furioze frapi la velojn, malfruintajn alveni en la havenon. Kaj la Erinioj komencadis siajn mallumegajn kantojn en la koroj de la urbanoj, ekscitante en ili la fulmotondron, de kiu post pereis la kulpigintoj de Sokrato.... Sed en tiu horo tiuj ĉi unuaj atakoj de pento ĵetiĝadis ankoraŭ senorde kaj neklare. La urbanoj ankoraŭ pli koleradis pro Sokrato, kial li ne faris al ili la plezuron aŭdi pri lia forkuro Tesalujon; ili koleradis pro liaj lernantoj, kiuj en la lastaj tagoj iradis malĝojaj kaj mallumaj, kvazaŭ vivaj riproĉoj; ili koleradis pro la juĝistoj, kiuj ne havis prudentecon nek kuraĝon por kontraŭstari al la blinda furiozo de la ekscitita popolo; ili koleradis eĉ la diojn mem. « Por vi, ho dioj, ni alportis tiun ĉi oferon, — diradis multaj, — ĝoju do vi, nesatigeblaj! »