1 aboni, certigi al si kontraŭ pago, por definita tempo, ĵurnalon, gazeton, kurzaron de la borso; rajtigi sin regule veturi pri fervojo, tramo ktp.
2 abunda, grande havanta, ekzistanta en granda kvanto, sufiĉega.
- a) malabunda, manka, en malgranda kvanto.
3 aĉeti, akiri ion pagante.
- a) elaĉeti, akiri difinitan tuton.
- b) reaĉeti, kiel posedinto, reakiri ion per pago.
4 administri, zorgi pri publikaj aŭ privataj aferoj (K. direkti).
5 *administracio, 1. sistemo, metodo de administrado;
- 2. aro da personoj, okupantaj sin pri administrado.
6 administrejo, loko, kie oni administras.
7 admoni, instigi iun plenumi pagon, kontrakton, liveron (K. averti, konsili, riproĉi).
8 adreso, preciza difino de loĝloko, de loko, kien la poŝto devas liveri leteron, transdoni paketon ktp. (K. loĝejo).
9 adresanto, tiu, kiu sendas ion al iu.
10 adresato, tiu, al kiu oni sendas ion, al kiu io estas venigata.
11 advokato, jura reprezentanto kaj defendanto de siaj klientoj ĉe juĝdiskutoj.
12 *aeroplano, flugmaŝino, moderna transportilo por personoj, ekspres-poŝtaĵoj, paketoj ktp.
13 aerŝipo, v. ŝipo.
14 afero, ĝeneralsignifa vorto, per kiu oni montras plej diversajn realaĵojn kaj abstraktaĵojn, agojn, entreprenojn ktp.