Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

15 afiŝi, fiksi sur muron, aŭ aliloken, afiŝon, por ke la publiko povu ĝin legi.

16 afiŝo, presita aŭ iel multobligita sciigo por la publiko (K. anonco, avizo, reklamo, sciigo).

17 afranki, glui sur leteron, presaĵon k. c. la necesajn poŝtmarkojn por pagi la poŝtajn elspezojn por la sendo.

18 afrankite, libera de transporta kosto.

19 ago, uzo de siaj fortoj, ĉu fizikaj, ĉu spiritaj (K. faro, laboro).

20 agemo, inklino, kutimo, amo al agado.

21 agendo, kajero, libro, en kiu oni notas, tagon post tago sur datumita paĝo, aferojn faritajn aŭ farotajn.

22 agento, peranto por plenumi mendojn, komisiojn en komerco.

23 *agrikulturo, terkulturado, plenumo de la laboroj farantaj la teron fruktodona.

24 *agronomio, scienco pri la kulturado de la tero.

25 aĝio, diferenco inter la nominala valoro kaj la kurzo de l’ mono.

26 aĝioti, spekul(aci)i en la borso pri valorpaperoj (K. spekulacii).

27 aĝioto, ago de aĝiotanto.

28 akapari, aĉeti kiel eble plej multajn varojn, kaj poste, per reteno, ilin maloftigi sur la merkato, por ilin vendi pli kare (K. elaĉeti).

29 akcepti, konsenti preni ion donatan, donacatan, proponatan, vendatan; malo de rifuzi (K. allasi, aprobi).

30 akcepto, 1. ago de akceptanto;

2. konsenta subskribo sur kambio, trato.
a) blankakcepto, 1. akcepta subskribo sur kambio permesanta disponi pri difinita sumo da mono de l’ subskribinto kaj indikota sur la formulo;
2. la koncerna papero mem de la posedanto.

31 akcio, dokumento pri financa partopreno en industria, komerca, financa kompanio, societo.

32 akciulo, akcihavanto, persono posedanta akcion, akciojn.