Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

33 akcia societo, societo starigita per akcioj.

34 akiri, fariĝi posedanto de io (K. aĉeti, akapari).

35 akomodi, konformigi, adaptigi ion al io (K. rebonigi).

36 akordo, reciproka konformeco, harmonio (K. interkonsento, konkordato).

37 akordlaboro, laboro pagata laŭkvante kaj pri kies popeca aŭ kvanta prezo oni akordiĝas antaŭe (K. tarifo).

38 akro, iama termezuro: kiom da tero oni povas plugi en unu tago per paro da bovoj: nune angla termezuro = 4540 anglaj jardoj.

39 *akredititivo, v. kreditletero.

40 aktiva, 1. agrema, laborema;

2. malo de pasiva, koncernanta aktivon.

41 aktivo, pozitiva parto de propraĵo, sumo de valoraĵoj kaj kreditoj posedataj, malo de pasivo.

42 akto, 1. oficiala dokumento atestanta ion;

2. komerca dokumento pri okazintaĵo, interkonsento, ktp.

43 aktuaro, aŭtoritata oficisto sin okupanta pri aktoj, ĉefe ĉe la tribunalo. En iuj diversaj landoj specialisto pri financ- aŭ asekurkalkuloj.

44 akuzo, ago kulpigi iun antaŭ la juĝisto.

45 albordiĝi, v. bordo.

46 alidestini, v. destini.

47 aljuĝi, v. juĝo.

48 alkoholo, esenca parto de brando, vino, likvoro, ricevata per distilado: kemie etila alkoholo.

49 allasi, v. lasi.

50 allimi, v. limo.

51 alineo, linio, kies unua vorto forŝoviĝas de l’ marĝeno de manuskripto, skribaĵo, presaĵo.

52 alojo, miksaĵo de metaloj kunfanditaj.