Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

53 alpako, 1. sudamerika lanbesto, speco de lamao;

2. lano de tiu besto;
3. ŝtofo el tiu lano;
4. metalo arĝentosimila, tre uzata por manĝilaroj. (K. argentano, pakfongo).

54 alta, vertikala aŭ preskaŭ vertikala dimensio. (K. diko, larĝo. longo, profundo).

a) plialtigo, pligrandigi la altecon, parolante pri prezoj.
b) malplialtigo, malpligrandigi la altecon, parolante pri prezoj.

55 alternativo, stato de iu decidonta inter du eblecoj.

56 alterni, sinsekvi aŭ sekvi reciproke.

57 aluminio' blanka, tre malpeza metalo, tre uzata ekzemple por fari kuirejajn ilojn (kem. simbol. Al.).

58 aluno, blanka, adstringa salo, konsistanta el sulfato de aluminio, sulfato de potaso kaj akvo.

59 amasigi, kolekti ion, kunigante ĝin en granda kvanto aŭ nombro.

60 amaso, granda kolekto, kvanto, nombro da kunigitaj aĵoj.

61 amasartiklo, komercaĵo amase fabrikita por ebligi kiom eble plej malaltan koston. (K. varaĉo, fuŝvaro).

62 ambaŭpartia, v. partio.

63 amelo, blanka substanco eltirita de greno, terpomoj, uzata por rigidigi la tolaĵojn, por fari gluon, ktp.

64 amortizi, malaltigi ŝuldon pagante iom post iom, kune kun la rentumo, parton de la kapitalo.

65 anilino, olea substanco produktata el indigo, uzata por farboj.

66 anizo, umbelifera vegetaĵo, kies grajnojn oni uzas kiel spicaĵon kaj por fari likvorojn.

67 anonci, 1. sciigi pri io;

2. publike sciigi per gazeto.

68 anoncado, publika sciigado (K. reklamo).

69 antaŭdoni, v. anticipi.