Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

70 antaŭkazo, okazaĵo, ago, decido, juĝo antaŭirinta, kiu servas, aŭ povas servi, kiel normo aŭ apogo por sama kazo (K. normkazo).

71 antaŭmendanto, v. mendi.

72 antaŭpago, v. pago.

73 anticipi, doni monon antaŭ ol la aĉetaĵo estas liverita, aŭ plene liverita, aŭ antaŭ ol oni uzis luitan aĵon aŭ antaŭ ol laboro estas farita.

74 antikva, pratempe farita, uzita, ekzistinta: malo de moderna.

75 antikvaĵo, objekto pratempe aŭ en tre malproksima tempo farita, aŭ objekto uzita.

76 antikvaĵisto, komercisto pri antikvaĵoj.

77 apelacii, sin turni por alia juĝo al supera juĝistaro.

78 apelacia kortumo, supera juĝejo por apelaciaj procesoj.

79 apelacio, ago de apelacianto.

80 apoteko, laborejo kaj butiko, kie oni preparas kaj vendas kuracilojn, medikamentojn (K. farmacio).

81 apreturi, prepari teksaĵon, ĝin banate en glua fluidaĵo por doni al ĝi specialan aspekton aŭ rigidecon.

82 aperturgluo, gluo uzata por apreturi (K. katizilo).

83 aro, mezur-unuo = 100 kvadratmetroj.

84 aromo, bonodoro de vegetaĵoj. — Aromo de kafo.

85 *arbitracio, juĝado de persono aŭ personoj elektitaj de iuj malkonsentantoj por decidi pri ilia disputo.

86 arbitracianto, juĝanto elektita por arbitracio.

87 arbitraĝo, kalkulo por trovi la plej profitodonan manieron por aĉeti aŭ vendi varojn, valutojn, bilojn, financpaperojn, enkasigi kreditojn aŭ pagi ŝuldojn.

88 argentano, metalo arĝentosimila uzata anstataŭ arĝento por luksobjektoj, manĝilaroj, ktp. — Alojo: 50-60 %, kupro 13-18,5 %, nikelo 19-31 %, stano aŭ zinko, kelkfoje iom da mangano (K. pakfongo, novarĝento).

89 argilo, grasa, facilmodlebla tero, el kiu oni faras tegolojn, vazojn, potojn, brikojn, k. c.