Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

223 *deklaracio, v. deklaro.

224 delegi, doni al iu taskon de reprezentanto, de anstataŭanto.

225 delegacio, v. delegitaro.

226 delegito, persono, al kiu oni donis taskon de anstataŭanto.

227 delegitaro, pluraj delegitoj.

228 delikata, 1. ne fortika, facile malboniĝebla aŭ rompebla;

2. premio al peranto de tiu garantio.

229 delkredero, 1. garantio pri solventeco, pri pagokapableco de iu.

2. premio al peranto de tiu garantio.

230 demando pri varoj, interesiĝo pri varoj bezonataj (K. oferto kaj demando).

231 depago, deviga paro de la civitanoj, krom la impostoj, por la bezonoj de la regno, provinco, komunumo (K. imposto).

a) limdepagejo, v. dogano.

232 depeŝo, korespondaĵo sendata per tre rapida rimedo. — Telegrafa, telefona, kabla depeŝo — (K. ekspresletero, kablogramo, telegramo).

233 deponi, 1. lasi ion multvaloran ĉe banko, kaso, ktp., por ke ĝi estu gardata;

2. lasi garantiaĵon por io prunteprenita, nepagita ktp.

234 destini, antaŭfiksi la uzon, la celon, la oficon, la agadon de io aŭ iu,

a) alidestini, destini ion por alia celo ol tiu, por kiu ĝi estis destinata.

235 detalo, malgranda parto de tuto.

236 detalkomerco, aĉetado kaj vendado laŭ malgrandaj kvantoj.

237 detalprezo, monsumo postulata por vendo de varo en malgranda kvanto.

a) podetale, (pri aĉeto, vendo) en negranda kvanto.

238 devi, esti necesa pro leĝoj, pro moralo, pro konveno, pro okazantaĵoj.