Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

239 deviga, postulata de la leĝoj, de la moralo, de la konveneco ktp.

a) sindevigo, akto, per kiu oni prenas sur sin la plenumon de io.

240 deviso, kambio aŭ ĉeko en fremda valuto pagebla je loko en eksterlando kaj negocata en la borso.

241 devizo, frazo de insigno, moto de firmo, de gildo, de korporacio.

242 difekti, malbonigi, neuzebligi, netaŭgigi pro difekto.

243 difekto, malbonaĵo en io, kiel rompo, fendo, kontuzo, manko de precizeco, de regula funkciado, ktp. (K. averio).

244 diferenco, malsameco inter du aŭ pliaj objektoj, aĵoj, ktp. pro eco, kvalito, prezo.

245 dikeco, etendo en direkto perpendikla al tiu de la longeco kaj de la larĝeco (K. dimensio, profundeco).

246 dimensio, amplekso, grandeco, ĉiu el la tri korpaj mezuroj: alteco, larĝeco kaj longeco.

247 diplomo, oficiala dokumento atestanta titolon, rangon, privilegion, oficon, ktp. (K. patento).

248 *direkcio, estraro, gvidantaro de entrepreno;

2. la ejo, kie ĝi sidas.

249 direkti, gvidi, estri, administri. — Direkti entreprenon bankon, sindikaton, societon, truston.

250 direktanto, persono, kiu gvidas ion.

251 direktivo, informo kiel gvidi aŭ pritrakti ion (K. instrukcio, normo, regulo).

252 *direktorio, estraro, direktantaro.

253 direktoro, plej supera persono de entrepreno, fabriko, ktp. kies tasko estas estri, gvidi, direkti.

254 diskonti, pagi per bilo antaŭ la templimo, deprenante procentaĵon por la antaŭtempa pago.

255 diskonta banko, v banko.

256 diskonto, 1. ago diskonti;

2. procentaĵo pagata por tiu ago.