Paĝo:Kreuz, Mazzolini - Komerca Vortaro en Esperanto, 1927.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

522 juto, ŝtofo el hinda kanabo, uzata precipe por farado de sakoj.

523 juvelo, malgranda, ornama luksobjekto ora, platena, arĝenta ktp. kun multekostaj ŝtonetoj.



Ĵ

524 ĵurnalo, 1. ĉiutaga gazeto;

2. registro en kiu la komercistoj enskribas, tagon post tago, la financajn detalojn de sia komerco (K. taglibro).



K

525 kabli, telegrafi per kablo.

526 kablo, fasko de metalfadenoj (dratoj) izolitaj, praktike uzata precipe por transsendo de telegramoj (kablogramoj) al transmaraj lokoj.

527 kablogramo, telegramo transsendata per kablo (K. telegramo).

528 kadastro, priskribo de bienoj kaj teroj kun rilata taksado de ĉiu posedaĵo kaj nomo de l’ posedanto.

529 kafo, 1. grajnoj de kafarbo en ĉiu stato;

2. trinkaĵo el ili ekstraktata.

530 kajo, 1. strato, trotuaro laŭlonge de bordo;

2. loko de elŝipiĝo, alteriĝejo.

531 kakao, grajnoj de samnoma arbo, el kiuj oni faras ĉokoladon.

532 kalandri, glatigi tolaĵon, ŝtofon, paperon, ĝin premante inter rulcilindroj por doni al ĝi brilon.

533 kalkuli, fari matematikan operacion.

a) dekalkuli, depreni de kalkulata sumo.

534 kambio, dokumento pri ŝuldata mono, skribita sur kutime unuforman formulon kaj stampita per impostmarko.